Team - Reklamo al silento lyrics

Published

0 145 0

Team - Reklamo al silento lyrics

Televid' reklamas jam La silento nun Ĉiu jam ekflamas pro Bela oportun'! Al silent' reklamo Vera furoraĵ' Importita silenteg' Plej necesa aĵ' Eblas en kaŝ' la silenton de arbar' Havi por via dom' Estas garantio, indas la far' Akiros ĝin plej ruza hom'! Vico antaŭ fremd-butik' Longas pli kaj pli Sed silenton, kara amik' Baldaŭ havos ni Konservita en skatol' Freŝa kiel lili' Tiel enormas la feliĉ' Ke ektimas ni! Eblas en kaŝ' la silenton de arbar' Havi por via dom' Estas garantio, indas la far' Akiros ĝin plej ruza hom'! Al silent' reklamo Preskaŭ kiel trofe' Bruas el ĉiuj flankoj Nin konsternas tre Sed denove hantas Plej terura bru' Ĉar silent' ekmankas Jam ne estas plu Eblas en kaŝ' la silent (-on de arbar'?) Havi por via dom' Estas garantio, indas la far' Akiros ĝin plej ruza hom'! Vico antaŭ fremd-butik' Longas pli kaj pli Sed silenton, kara amik' Baldaŭ havos ni Konservita en skatol' Freŝa kiel lili' Tiel enormas la feliĉ' Ke ektimas ni! Eblas en kaŝ' la silenton de arbar' Havi por via dom' Estas garantio, indas la far' Akiros ĝin plej ruza hom'! Eblas en kaŝ' la silenton de arbar' Havi por via dom' Estas garantio, indas la far' Akiros ĝin plej ruza hom'!