Supernova (BR) - Alia Mondo Eblas lyrics

Published

0 125 0

Supernova (BR) - Alia Mondo Eblas lyrics

Alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec' Vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'! Ni devas nun, pli forte ol hieraŭ, marŝi ankoraŭ Ni devas nun, pli pove kaj ribele, jam hodiaŭ, al la strat' Nin frapas konscienc', al vigla batalad' por justa ter' Leviĝu, junular', kaj staru kontraŭ blinda kapital'! Ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar' Ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar', ne, ne! Vivu la homar' Vivu solidar', amik'... Kaj ĉu ni fariĝos unison'? Ĉar la mond fariĝas uragan'! Alvenis jam la temp', nun granda estas nia respondec' Vekiĝu, junular', kaj pledu ĉiuj kune por la planed'! Ni volas pli! alia mondo eblas, vivu solidar' Ni volas pli! alia mondo eblas, ne plej gravas la dolar' Kaj ĉu ni fariĝos unison'? Kaj por ni alia mondo eblas Kaj ĉu ni fariĝos unison'? Kaj por ni alia mondo eblas nun!