Persone - Mi Ĉiam Kredis (Ke La Koro) lyrics

Published

0 139 0

Persone - Mi Ĉiam Kredis (Ke La Koro) lyrics

Mi ĉiam kredis ke la koro Rakontas pri la ver' Kaj ke mi devus sekvi ĝin Sed ĝi rakontis pri amoro Kaj dolĉa amafer' Kaj plu mensogis pri destin' Kaj mi renkontis ŝin hazarde Post jaro, eble du Ni kune iris al trinkej' Kaj ni parolis tiel arde Ĝis en la nokta blu' Ŝi diris pli, mi revis plej Kaj se en ajna land' Vi serĉas vian hejmon Stokholmo, Samarkand' Ĉu gravas, se vi solas? Per vantaj vortoj elokvente Tra cigarednubul' Ni zorge serĉis por akord' Sed pupoj dancas oriente Kaj brilas en okul' La lumo de malferma pord' Kaj se en ajna land' Vi serĉas vian hejmon Stokholmo, Samarkand' Ĉu gravas, se vi solas? Mi Ĉiam kredis ke la koro Rakontas pri la ver' Kaj ke mi devus sekvi ĝin Sed ĝi rakontis pri angoro . .