Persone - Se La Cerbo Volas lyrics

Published

0 119 0

Persone - Se La Cerbo Volas lyrics

Mi alvenis ĝustatempe Por la granda sensaci' Steloj brilis firmamente Kiam ŝi sidiĝis apud mi Kaj ŝi diris: Ĉu vi sentas la mirakon de progres'? Ni lin ĉiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes Se la cerbo volas Se la korpo povas Se la tempo sufiĉas Kaj ĝusta vento blovas Post ĉiela promenado Ŝi revenis al la ter' Por matenmanĝ' kun marmelado Kaj prudenta malaper' Kaj ŝi diris: Nun mi iru ĉiam superen kaj sen ĉes' Ni atingos ajnan celon kaj mi diris: Certe jes Se la cerbo volas Se la korpo povas Se la tempo sufiĉas Kaj ĝusta vento blovas Ĉu ni ŝargu niajn ĉakrojn en etera katedral Ĉu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal' Se la cerbo volas Se la korpo povas Se la mono sufiĉas Kaj ĝusta vento blovas