Persone - Vortoj lyrics

Published

0 113 0

Persone - Vortoj lyrics

Vortoj, vortoj El via buŝ' Tien, reen Per tiro kaj puŝ' Kelkaj monatoj forpasis De l' ruĝa aŭtun' Ni ĉiuj kredis je nova aŭroro Sed nun... --Refreno-- Ĉu tenus vin plu la kred' Dum la mondo disfalas? Ĉu fumo de cigared' Panikon vualas? Vortoj, vortoj Mi ne povas plu Lasu nin fali Al nigra tru' Kaj eble en granda kaoso Dum eta sekund' Ni trovos ripozon, rifuĝon De l' pensa inund' --Refreno--(×2) Ĉu tuŝus nin la susur' Se la cerbo eksplodas? Ĉu logus nin la futur'? Futuro eksmodas