Persone - La Bonurbo lyrics

Published

0 174 0

Persone - La Bonurbo lyrics

Mi iris en la centron por vidi kio okazas en la metropolo Sur la placo estis granda koncerto h*moj dancis, estis gaja folo La lumo sur la akvo, la h*moj en la strat' Mi iras aŭtobuse, mi iras per boat' Mi iris en la oldan urbon En kafejo sidis amikaro Kaj iu demandis al ĉiuj ĉu ni iru naĝi en la maro Ni manĝas glaciaĵojn, diskutas pri muzik' Ludiĝas la gitaro kaj la buŝharmonik' Bela kiel stelo, hela kiel tag' La urbo de festego, de amo kaj vagad' Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin' Stokholmo, mi amas vin Mi iris sur la stratoj dum nokto La varma vento kiel kareso Same svarmis h*moj kiel dum tago Stratartisto ludis kun sukceso Plej belaj en la mondo la inoj tie ĉi Meze de amikoj, mirinda vivmedi'