Eterne Rima - Elspezoj lyrics

Published

0 143 0

Eterne Rima - Elspezoj lyrics

Vivo multe kostas kaj ni tion scias kiu nenion havas, tiu nur envias krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro baro staras antaŭ li, pasas jaro. Mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la ĉambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'. Mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la ĉambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'. Kiel vi aspektas, oni tiel vin vidas h*moj ne volas scii, kio vere en vi sidas oni taksas vestojn kaj observas gestojn kaŝu vin tuj, se vi ne ŝatas tiajn testojn Vivo estas bela, rigardu mian ĉenon kiam mi surmetas ĝin, mi havas ĝojan mienon scenon tian nun imagu: kiam mi eliras ĉiam la ŝofor' atendas, preterpasantoj miras vi eble ŝatas kuri, mi preferas veturi mi ne kapablas mem promeni, mi eĉ povas ĵuri la internaĵ' de mia aŭto - vera pura ledo kranko en aŭdigiloj, mono - mia kredo Vivo multe kostas kaj ni tion scias kiu nenion havas, tiu nur envias krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro baro staras antaŭ li, pasas jaro. Mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la ĉambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'. Mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la ĉambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'. Mi havas multajn amikinojn, ili ĉiam flate agas akompanas min, ĉar estas mi, kiu pagas ili bone konas vojon al miaj banknotoj venu mia kara - jen por novaj botoj Mi estas malavara, ili estas tre avidaj mi estas grandanima, ili estas senbridaj neniam mi koleras, vendejon ni vizitas ili kisas mian ĉenon, bone ili profitas Tia manier' de esprim' de kares' mono estas elspezata, tio daŭras sen ĉes' ĉar elspezas tiu kiu povas, enviantoj iru for kun via malam', kun via dolor'. Vivo multe kostas kaj ni tion scias kiu nenion havas, tiu nur envias krias en li la voĉ' de amaro, de kontraŭstaro baro staras antaŭ li, pasas jaro. Mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la ĉambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'. Mi en limuzino, li sur la biciklo mi kun nova ino, li kun la kuniklo mi en la salono, li en la ĉambret' mi dormas sur mono, li sur hamaka ret'.