Esperanto Desperado - Festeno lyrics

Published

0 114 0

Esperanto Desperado - Festeno lyrics

Babilo, klaĉoj kaj kokteloj. Klukado de kutime seriozaj patrinoj nun pozantaj kaj nervozaj. Flirtemaj edzoj. Bagateloj. Gestoj patosaj. Cigaredoj, cigaredingoj, tintoj braceletaj. Gaŭfo. Kontraktoj. Ŝercoj malĉastetaj. Surbrakaj kvazaŭfrataj knedoj. Kaj morgaŭ spleno kaj riproĉoj, la tigra rondo de komercaj luktoj, anima grizo, langoj raspaj, ruktoj, pafado de enu-kartoĉoj, kaj kunekzisto senpripensa, la televido kaj denove spleno. Morgaŭ. Sed ĉi-vespere la festeno, kokteloj, iluzio sensa.