Dolchamar - ...Kaj Ĉi tio povas iĝi nenio lyrics

Published

0 200 0

Dolchamar - ...Kaj Ĉi tio povas iĝi nenio lyrics

Senarma ja min lasas vi Char vi bezonas nenion plu de mi Jam gambovjolo silentighis for Nur vojo kota ghis la ruinajh serpentas sor Eblas nostalgii horon revere Sed grandioza epok de kasteloj estas pretere Kaj se ghi daurus plu Mi estas neniu hero' Nek vi estas princin Kaj chi tio povas ighi nenio Pro vi sendormaj noktoj en la dom Vagante dum tagoj tra la chambroj kiel fantom Mi scias, vi chiam sidas ghis kiam Fermitaj chiuj trinkejoj de la urbo estas jam Nenion mi almozos de shi, ve Char chiukaze tiom longe l'afer daurus ne Kaj se ghi daurus plu Mi estas neniu hero' Nek vi estas princin Kaj chi tio povas ighi nenio Nenio! Se vi vidas la realon Ni estas du kiuj havas preskau nenion