Dolchamar - Himno de Esperhe lyrics

Published

0 135 0

Dolchamar - Himno de Esperhe lyrics

Jen miaj geproksimuloj, amatoj kaj fiduloj Plu sen vi ne volus mi treti tie ĉi en la mond' Vidi infanetojn ludi en ludejo Vekas en mi strangan senton Ĝi sekvas min, ĝi frekventas min Mi estis rompita, sata je mensogoj Diserigita en venton Oni ŝparis min, oni riparis min Jen miaj geproksimuloj, amatoj kaj fiduloj Plu sen vi ne volus mi treti tie ĉi en la mond' Mi donas al vi la manon, kuniĝas en akompanon Kune pli resonos ĉi diamanta sona ond' De nia rond' Plenume la devojn de tago al tago Tenas min kun dom' kaj pano Mi ne amas ĝin nek malamas ĝin Vespere revidos ĉiujn miajn karajn Flanke al ĉiu kompano Mi deziras ĝin kaj sopiras ĝin