Ne brilas suno tien chi Io ghin portis for de mi Gitaraj kordoj lozighas Sed penso daure estas en flug Sur mole flagra blu lanug Destinojn ghi shnurligas Parolon ni bezonas ne Vi estas en mia orel Kaj en okul Nur sonor en nokto Vin portas al mia flank La hautan silkon Mi tushas en hela blank
La sekvan fojon ke vi venas Finnlanden Mi diros: chu subamighu ni? Maten ne havas gracon, ne Tio estas sorto de ni, ve Pro kio havi la forton? Momenton da silento plu Post tio vekilacha bru Forjhetas nin el la revoj Mi diris se malaperos mi, kion do Shi diris kion mi faros se mi volas, ho!